Naciaj parkoj de Usono

Afiŝo de 1938 por la Nacia Parko Yellowstone

Usono havas 59 protektitajn areojn, konatajn kiel naciaj parkoj, kiuj estas administrataj de la Nacia Parkoservo, nome ŝtata agentejo de la Ministerio pri Enlandaj Aferoj. Naciaj parkoj devas esti establitaj per leĝo act de la Usona Kongreso. La unua nacia parko, Yellowstone, estis suprenigita al leĝo fare de la Prezidento Ulysses S. Grant en 1872, sekve de la Nacia Parko Mackinac en 1875 (malkomisiita en 1895), kaj poste Sekvoja kaj Josemite en 1890. La Organic Act de 1916 kreis la Naciparkan Servon "por konservi la pejzaĝon kaj la naturajn kaj historiajn objektojn kaj naturon ene de ili, kaj por provizi por la ĝuado de tiuj tiele kaj tiamaniere ke oni lasu ilin netuŝite por la ĝuado fare de estontaj generacioj."[1] Multaj nunaj naciaj parkoj estis antaŭe protektitaj kiel Naciaj Monumentoj fare de la Prezidento laŭ la Antiquities Act antaŭ esti suprengraditaj de la Kongreso. Sep naciaj parkoj (ses en Alasko) estas kunigitaj kun Naciaj Rezervejoj. Kvankam administrataj kune, ili estas konsiderataj kiel separataj unuoj kaj ties areoj ne estas inkluditaj en la suba listo. La plej nova nacia parko estas Nacia Parko Pinnacles, suprengradita en 2013.

Kriterioj por la selektado de naciaj parkoj inkludas naturan belecon, unikajn geologiajn ecojn, nekutimajn ekosistemojn, kaj distrajn ŝancojn (kvankam tiuj kriterioj ne estas ĉiam pripensitaj kune). Naciaj Monumentoj, aliflanke, estas ofte elektitaj pro sia historia aŭ arkeologia signifo.

Dudek sep usonaj ŝtatoj havas naciajn parkojn, same kiel la teritorioj de Usona Samoo kaj la Usonaj Virgulininsuloj. Kalifornio havas la la plej grandan parton (naŭ), sekve fare de Alasko (ok), Utaho (kvin), kaj Koloradio (kvar). La plej granda nacia parko estas Nacia Parko Wrangell-St. Elias en Alasko: kun pli ol 8 milionoj da akreoj (32,000 km²), ĝi estas pli granda ol ĉiu el la naŭ plej malgrandaj ŝtatoj. La venontaj tri plej grandaj parkoj estas ankaŭ en Alasko. La plej malgranda parko estas Nacia Parko Hot Springs, Arkansaso, je malpli ol 6 mil akreoj (24 km²). La suma areo protektita per naciaj parkoj estas ĉirkaŭ 51.9 milionoj da akreoj (210,000 km²), por mezumo de 895 mil akreoj (3,620 km²) sed mezaveraĝe de nur 317 mil akreoj (1,280 km²).[2] La plej-vizitita nacia parko estas Nacia Parko Great Smoky Mountains en Norda Karolino kaj Tenesio, kun pli ol naŭ milionoj da vizitantoj en 2011, sekvita de Nacia Parko Granda Kanjono de Arizono, kun pli ol kvar milionoj. En kontrasto, nur 5,227 homoj vizitis la malproksiman Nacia Parko Lago Clark en Alasko en la sama jaro.[3] Dek kvar naciaj parkoj estis elektitaj kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.

Kelkaj iamaj naciaj parkoj jam ne estas traktitaj kiel tio, aŭ estis prirezignitaj. Aliaj unuoj de la Nacia Parko-Servo foje estas neĝuste referitaj kiel naciaj parkoj; ili estas listigitaj ĉi tie.

  1. The National Park Service Organic Act. National Park Service (26a de Februaro 2008). Alirita 25a de Januaro 2010.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Index; $2
  3. NPS Reports. National Park Service. Alirita 2012-06-29. Note: select "Ranking report" and then 2011.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy